La islamaj opinioj pri la samseksemo estas tiom variaj kiom tiuj de aliaj majoritataj religioj kaj ili estis suferintaj modifojn laŭlonge de la Historio. La Korano kaj la Hadito enhavas klarajn kondamnojn de la seksaj agoj inter personoj de la sama sekso. Du suraoj citas la historion de la "popolo de Lot" (konataj ankaŭ kiel sodomanoj), kiuj estis detruitaj pro partopreno en samseksa agado. La jura puno por la sodomio ŝanĝis laŭ la juraj skoloj: kelkaj preskribas la mortopunon, dum aliaj preskribas pli malgrandan punon. La samseksemo estas konsiderata delikto kaj estas malpermesita en la plej granda parto de islamal landoj, kiel en Saudarabio aŭ Irano. En kelkaj islamaj landoj relative sen ŝtata religio aŭ same relative mult-religiaj kiel Alĝerio, Maroko, Tunizio, Indonezio aŭ Turkio estas ĉiam relative iom da tolero.
Spite tion, la gejerotika temaro estis tre ofta en la klasika literaturo de la araba mondo kaj eĉ de la islama mondo. En la klasika araba poezio oni celebras tre ofte la interviran amon, sed tio estis multe pli ofta ol la esprimoj de allogo inter virinoj.[1] Kelkaj el la plej gravaj arabaj poetoj, kiel Abu Nuŭas, estis malferme samoseksema, almenaŭ laŭ la enhavo de sia poezio. Mil kaj unu noktoj, la plej konata ekzemplo de la popola araba literaturo de la Mezepoko, abundas en referencoj al la samseksema amo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search